Administri

Kreu jam vian Blogon! Facile kaj senpage

Ĉu fiera esti hispano?


Fiera esti hispano

Mi ne fieras esti hispano. Fakte mi tute ne sentas min hispano. Mi ekzistas preter la ŝtatoj kaj la politikaj interesoj, kaj mian lokigon en la homaron donas al mi mia denaska lingvo kaj kulturo. Mi estas kataluno, mi sentas min kataluno. Sed pri tio mi nek fieras nek malfieras. Esti kataluno estas tute hazarda afero. Hazardo estigis min iuloke kaj iufamilie.

Pri kelkaj aferoj mi vere fieras. Mi fieras pri tio ke mi sukcesis ĉesi fumi, mi fieras kiam oni ŝatas kreaĵon de mi farita, mi fieras pri multaj el miaj esperanto-lernintoj kiam mi aŭskultas ilin bone kaj aktive paroli la internacian lingvon. Mi fieras pri la pasinta kataluna kongreso de esperanto en Amposta, kaj mi eĉ pli fieras pri SPR!. Kiam laboro aŭ penado iĝas fruktodona, tiam oni spertas fieron.

Poploj, landoj, nacioj aŭ ŝtatoj elektas memorindan daton por celebri ties nacian tagon. Multaj okazas memore al sendependiĝo de la ŝtato, aliaj -kiel tiu de la katalunoj- memoras ties perdon. Hodiaŭ hispanoj (tiuj kiu sentas sin hispanoj) celebris sian nacian tagon, la dato memorigas la ekinvadon de Ameriko.

Hodiaŭ, la 12an de oktobro, dum la "tago de la raso" samkiel oni diris dum la frankismo, la sama armeo puĉinta en 1936 por diktaturo denove faris ostenton de sia militarismo. La heredanto de la diktatoro Franco, t.e. la reĝo Johano Karlo la 1a, ĉefprezidis la militan paradon.

Dume, laŭlonge de la ŝtato manifestaciis diversaj faŝismaj grupoj, kelkaj nov-frankismaj, kelkaj nov-naziaj. Endas diri ke tiuj grupoj kaj partioj tute ne estis malleĝigitaj dum oni aplikis la fifaman leĝon pri politikaj partioj malleĝiginta precize eŭskan.

Mi ne fieras esti hispano. Fakte mi tute ne sentas min hispano. Kaj vidinte la militisman ostenton, la naciismon, la rasismon kaj la faŝismon hodiaŭ okazinte, mi tute ne volas esti hispano.

Etikedoj:
Klaku Klaku | del.icio.us

Komentoj(4) »

  1. Guillem — 2007-10-13 - 01:10:57 GMT 2

    Ets una fiera Farri!

    Kelkaj homoj konsideras, ke ni, kiuj ne havas propran Ŝtaton kaj kies lingvo kaj kulturo ne estas "potencaj" jam pro tio ne rajtas vivi nek ekzisti. Kaj kompreneble ankaŭ ne paroli nia lingvo en nia lando.
    Al tiuj homoj, mi ŝatus peti pardonon anticipe ĉar ni ankoraŭ ne havas en nia agendo memmortigi nin.

  2. Vejnando — 2007-10-17 - 23:14:15 GMT 2

    Vi ĝustas, Farri. Estas tre stulta fieri esti ion kion oni ne povis elekti. En "Power: A new social analysis" (Potenco: Nova socia analizo), Bertrand Russell skribis ke "naciismo estas stulta idealo".

    Mi ne fieras esti afrikanso pro la unua korgrefto (Chris Barnard faris ĝin, ne mi) kaj mi ne malfieras esti afrikanso pro la apartismo (tiuj kiuj subtenas la NP faris ĝin, ne mi). Fakte, mi sole parolas la lingvon. Ne malkomprenu min; mi ŝatas paroli afrikansan pro tio ke mi povas esprimi min mem tre klare en mia nasklingvo.

    Sed, mi ne estas afrikanso. Mi rifuzas tiun etikedon.

    Ne estas peko se oni reĵetas etikedon. Do, vi ne estas hispano kaj tio estas okej! Sole tiuj kiuj provas gvidi nacio kiel ili volas insistas al specifaj etikedoj (Franko?).

    Se oni ne deziras simplan regon super homoj, do, kial oni insistus al etikedoj?

    La respondo estas simpla: nenial.

  3. gerri — 2008-02-29 - 14:39:52 GMT 2
  4. Juegos — 2008-08-09 - 16:20:02 GMT 2

    Como comento siempre, si lo hubieras puesto en castellano lo entenderia mas gente ..

    PD: sin acritus.

    un saludo.

Komenti


<a href> <em> <blockquote> <strong> <cite> <code> <ul> <li> <dl> <dt> <dd>